Vizitu Forumon

Ĉinio rapidigos establi novan mekanismon pri tera uazado

(GMT+08:00) 2010-06-25 16:43:50

La 25-a de junio estas la 20-a Tutlanda Tera Tago de Ĉinio. Xu Shaoshi, ministro de la ĉina Ministerio pri Teritorio kaj Resurso, esprimis en Pekino, ke Ĉinio rapidigos establi novan mekanismon pri tera uzado kaj per ties ŝanĝo akceli ŝanĝon de ekonomievolua maniero.

En tiutaga memoriga aktivado pri la tago Xu Shaoshi esprimis, ke la ĉina pokapa tera areo ne atingas trionon de la tutmonda, Ĉinio devas starigi sciencan koncepton pri tero kaj tera administrado kaj pri uzado de tera resurso.

En la jaro 1991 la ĉina registaro difinis la 25-an de junio Tutlanda Tera Tago. Ĉinio estas la unua lando, kiu establas specialan memorigan tagon por protekti la teritorion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto