Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis en Kanado pinta konferenco de Grupo 8

(GMT+08:00) 2010-06-26 16:14:44

La 25-an de junio, en Huntsville, urbeto en Kanado, inaŭguriĝis pinta konferenco de Grupo 8. La ĉeestantaj gvidantoj de diversaj landoj diskutos pri disvolvo, helpo, internacia paco kaj sekureco.

Laŭ informo publikigita de gastiganta lando Kanado, ĉi-foja pinta konferenco de Grupo 8 ĉefe taksos la helpon al evoluantaj landoj. Dum la konferenco, Grupo 8 unuafoje publikigos Responsopostulan Rarporton de Muskoka por taksi la plenuman situacion de la promesoj fare de la membrolandoj de Grupo 8 en pasintaj 8 jaroj. Post la konferenco oni publikigos Muskokan Iniciaton por bonigi la vivstaton de patrinoj kaj infanoj en plej malricaj regionoj kaj praktiki la jarmilan disvolvan celon de UN.

La konferenco diskutos ankaŭ pri irana nuklea problemo, situacio de Korea Duoninsulo, klimata ŝanĝiĝo kaj problemo pri energio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto