Vizitu Forumon

Necesas fondi kredito-taksan sistemon kun ĉina trajto

(GMT+08:00) 2010-06-26 18:13:48
La 26-an de junio en Pekino, okazis ĉina altranga forumo pri takso de kredito. La ĉeestantaj specialistoj diris, ke por protekti la ŝtatajn financa suverenecon kaj ekonomian sekurecon, Ĉinio devas pli rapide konstrui la kredito-taksan sistemon internacie adaptiĝan kaj ĉine karakterizan.

Specialistoj opinias, ke nuntempe la ĉina kredito-taksa fako vizaĝas al ekstreme severa situacio. Internaciaj kredito-taksaj institucioj estrataj de usonaj Moody kaj Standard&Poor's, jam regas du trionojn de la ĉina kredito-taksa merkato per diversaj manieroj, kaj ilia aktivado jam penetriĝis en multajn ĉinajn fakojn kaj entreprenojn rilatajn al la ŝtata kerna konkurenc-povo. Por ŝanĝi tiun situacion, Ĉinio devas konstrui sian propran taksan organon kaj iri profesian vojon de la ĉina kredito-taksa disvolvado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto