Vizitu Forumon

Hu Jintao atingis Toronton

(GMT+08:00) 2010-06-26 18:14:33
Posttagmeze de la 25-a de junio laŭ la loka tempo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis Toronton. Li ĉeestos al la 4-a pinta konferenco de gvidantoj de Grupo 20 okazonta tie la 26-an kaj la 27-an de junio.

En la toronta flughaveno, kanada ministro pri eksteraj aferoj kaj aliaj personoj bonvenigis Hu Jintao.

La pinta konferenco en Toronto estos la unua pinta konferenco de Grupo 20 post la pint-konferenca mekanismigo, pro tio ĝi posedas gravan signifon.

En la pinta konferenco, Hu Jintao faros gravan parolon. Laŭ informo el la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, la ĉina flanko esperas, ke diversaj flankoj akordigos makroskopajn ekonomiajn politikojn, aktive antaŭenpuŝos la kvotan reformadon de la Internacia Mona Fonduso kaj tiun de la financa superrego, oponos kontraŭ la komerca protektismo ktp. Krom la ekonomia problemo, Ĉinio atentos ankaŭ la problemon pri evoluado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto