Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis la Pinta Konferenco de G20

(GMT+08:00) 2010-06-27 09:29:15

La 26-an de junio, gvidantoj de Grupo 20 kolektiĝis en Toronto, la unua granda urbo de Kanado. Vespere de la sama tago, kanada ĉefministro Stephen Harper aranĝis laboran bankedon. Tio simpolas, ke oficiale inaŭguruĝis la 4-a Pinta Konferenco de Grupo 20, kun la ĉeftemo "revigliĝo kaj nova komenco".

Ĉi-foja Pinta Konferenco estas la unua Konferenco post kiam oni difinis, ke la Grupo 20 estos ĉefa forumo de monda ekonomio, en la Pitsburga Pinta konfereno, okazinta en la pasinta jaro.

Laŭ informo de kanada registaro, en la Konferenco oni faros diskuton pri daŭrigebla kaj ekvilibra kreskado de ekonomio, reformado de financaj departementoj, reformado de internacia financa instituto, akcelo de tutmonda komerca kreskado kaj aliaj problemoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto