Vizitu Forumon

Hu Jintao intervidiĝis kun Barack Obama

(GMT+08:00) 2010-06-27 09:34:05

Posttagmeze de la 26-a de junio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun usona prezidento Barack Obama. Hu Jintao esprimis, ke nuntempe la internacia kaj regiona cirkonstanco profunde kaj komplike ŝanĝiĝas. Antaŭenpuŝante pluapaŝan revigliĝon de monda ekonomio kaj traktante internaciajn kaj regionajn problemojn kaj aliajn komunajn defiojn, Ĉinio kaj Usono devas daŭrigi la kunlaboradon por kune alfronti malfacilojn.

Hu Jintao diris, ke sub komuna klopodado de la du landoj, rilatoj inter Ĉinio kaj Usono akiris novan progreson. Maje, sukcese okazis la 2-a Strategia kaj Ekonomia Dialogo inter Ĉinio kaj Usono en Pekino kaj akiris pozitivajn fruktojn. Li esprimis, ke Ĉinio volontas kune kun Usono teni kontakton inter altranguloj kaj diversaj klasoj, profundigi praktikajn kunlaborojn en diversaj kampoj, plifortigi interŝanĝon kaj akordigon en gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj, kaj antaŭenpuŝi senĉesan disvolviĝon de la dulandaj rilatoj laŭ la pozitiva kunlabora vojo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto