Vizitu Forumon

Hu Jintao intervidiĝis kun brita ĉefministro David Cameron

(GMT+08:00) 2010-06-27 09:46:41

La 26-an de junio en Toronto, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun brita ĉefministro David Cameron. La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn rilate al la dulandaj rilatoj kaj komune zorgataj internaciaj kaj regionaj problemoj kaj atingis gravan komunan konon.

Hu Jintao montris, ke Ĉinio rigardas Brition kiel grava internacian kunlaboran partneron, la du flankoj establis bonan sistemon pri interŝanĝo, dulandaj alranguloj intime kontaktas, kaj la du landoj akiris riĉajn fruktojn kunlaborante en diversaj kampoj. La du flankoj devas valorigi la malfacile akiritan bonan staton inter la dulandaj rilatoj.

Hu Jintao emfazis, ke influo de internacia financa krizo ankoraŭ ne malaperis, sur la bazo de plievidentiĝo de diversaj tutglobaj problemoj, Ĉinio kaj Britio havas vastajn komunajn interesojn en antaŭenpuŝo de kompleta revigliĝo de monda ekonomio kaj alfronto al tutmondeca defio. La du landoj devas daŭrigi la interkomunikadon kaj akordigon en pluraj kampoj.

David Cameron esprimis, ke Britio alte atentas rilatojn kun Ĉinio kaj volontas pluapaŝe plialtigi duflankajn rilatojn, plifortigi kontakton inter dulandaj altranguloj, antaŭenpuŝi ekonomian partnerecon kaj plifortigi strategian dialogadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto