Vizitu Forumon

Ĉina oficisto: Eltira mekanismo de ekonomi-stimula plano devas esti decidita laŭ aktuala stato

(GMT+08:00) 2010-06-27 18:53:37
La 26-an de junio en Toronto, oficisto el la ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, diris, ke en la problemo pri eltiro de la ekonomi-stimula plano, ĉiu lando devas fari decidon laŭ la aktuala stato de la ekonomia evoluado en sia propra lando.

En la gazetara konferenco okazigita antaŭ la pinta konferenco de Grupo 20 en Toronto, rilate al tio, ke Eŭropo kaj Usono havas diverĝojn en la eltira mekanismo de la ekonomi-stimula plano, s-ro Ma Xin, oficisto el la ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, montris, ke ĉar ekzistas diferencoj en daŭrigebleco de la makroskopaj ekonomiaj politikoj kaj financaj politikoj inter diversaj landoj, tial diferencas ankaŭ la reago de diversaj landoj al la eltira mekanismo de la ekonomi-stimula plano.

S-ro Ma Xin diris, ke Ĉinio daŭre efektivigos la modere malstreĉajn monajn politikojn kaj aktivajn financajn politikojn, kaj samtempe plifortigos direktecon kaj flekseblecon de la makroskopaj ekonomiaj politikoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto