Vizitu Forumon

Ĉinio oponas kontraŭ rekvizicio de tutgloba unueca bank-imposto

(GMT+08:00) 2010-06-27 18:54:38
La 26-an de junio en Toronto, inaŭguriĝis la 4-a konferenco de gvidantoj de la Grupo 20. En la gazetara konferenco okazigita de la ĉina delegacio antaŭ la inaŭguro de la konferenco, oficisto de la ĉina Financa Ministerio diris, ke en la problemo pri rekvizicio de la riska imposto de la financa sistemo, la ĉina flanko oponas kontraŭ praktikado de la tutgloba unueca kriterio.

S-ro Zheng Xiaosong, membro de la ĉina delegacio kaj estro de la internacia departemento sub la ĉina Financa Ministerio, diris, ke rekvizicio de la riska imposto de la financa sistemo ne estas la unika elekto por redukti la riskon de la financa sistemo kaj eviti la financan krizon. Altigo de la kontrola kriterio kaj starigo de la perfekta kontrola sistemo ja estas la plej efika metodo por preventi la estontan financan krizon. Ĉu rekviziciu aŭ ne la riskan imposton de la financa sistemo, tio devas esti decidita de ĉiu lando laŭ la propra aktuala stato, sed ne dependi de praktikado de la tutgloba unueca kriterio.

Nuntempe, membroj de la Grupo 20 havas malsamajn opiniojn pri la problemo, ĉu oni rekviziciu la riskan imposton de la financa sistemo aŭ ne.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto