Vizitu Forumon

Hu Jintao renkontiĝis kun japana ĉefministro Naoto Kan en Toronto

(GMT+08:00) 2010-06-27 21:45:09

La 27-an de junio en Toronto, Kanado, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun nova japana ĉefministro Naoto Kan. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter la du landoj kaj atentataj internaciaj kaj regionaj problemoj. Tio estas la unua renkontiĝo inter gvidantoj de la du landoj post la enoficiĝo de Naoto Kan kiel japana ĉefministro.

Dum la renkontiĝo Hu Jintao esprimis gratulon al Naoto Kan pro lia enoficiĝo kiel japana ĉefministro. Li diris, ke Naoto Kan delonge sin dediĉas por la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio kaj faris pozitivan kontribuon por disvolvo de la rilatoj inter la du landoj, kaj pro tio Ĉinio esprimas laŭdon al li. Hu Jinta kredas, ke pro la zorgo kaj klopodo de Naoto Kan la strategiaj reciprokfavoraj rilatoj inter la du landoj pli bone disvolviĝos..

Naoto Kan diris, ke li dankas prezidanton Hu Jintao pro lia gratulo kaj tre ĝojas renkontiĝi kun li en Toronto. Laŭ raporto, ĉi-jare Naoto Kan oficiale vizitos Ĉinion invitite de Hu Jintao.

Proparolanto de la japana Ministerio pri Eksteraj Aferoj atestis, ke la 25-an de junio en Toronto laŭ la loka tempo en vesperbankedo de la pintkunveno de la Grupo 8 Naoto Kan proponis inviti Ĉinion aliĝi al la Grupo 8.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto