Vizitu Forumon

Hu Jintao ĉeestas al Pintkonferenco de Grupo 20 kaj faris gravan parolon

(GMT+08:00) 2010-06-27 22:11:41

Matene de la 27-a de junio en Toronto laŭ la loka tempo okazis la unua stadio de la 4-a Pinta Konferenco de la Grupo 20. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, ĉina vicĉefministro Wang Qishan, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi kaj estro de ĉina centra banko Zhou Xiaochuan ĉeestas al la konferenco. Hu Jintao faris en la konferenco gravan parolon sub la titolo Kuna Klopodo por la Estonteco. Li esprimis opiniojn de Ĉinio pri la monda ekonomia situacio kaj apelaciis antaŭenigi reformadon de Internacia Mona Fonduso kaj atenti disvolvon.

Kanada ĉefministro Stephen Harper faris salutparolon. Dum la konferenco diverslandaj gvidantoj esprimis proprajn starpunktojn kaj proponojn rilate al la ĉeftemo "revigliĝo kaj nova komenco". Laŭ tagordo de la konferenco Hu Jintao estas la dua parolanto. Antaŭ tio li eprimis, ke Ĉinio havas kvar atendojn pri la konferenco: plifortigu komunikadon kaj kunordigon de makroekonomia politiko kaj firmigu tendencon de la ekonomia revigliĝo; instigu al Internacia Mona Fonduso atingi celon de la reformado pri kvoto antaŭ okazigo de la seula pintkonferenco kaj pliigu la reprezentecon kaj parolrajton de novmerkataj kaj evoluantaj landoj; donu pli da atento al disvolvo kaj liveru politikan subtenon al la altnivela konferenco de UN pri la jarmila disvolva celo, okazonta en septembro; kaj oponu plu kontraŭ ĉia protektismo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto