Vizitu Forumon

Hu Jintao prezentis tri proponojn por kreskigi mondan ekonomion

(GMT+08:00) 2010-06-27 22:40:07

La 27-an de junio en Toronto, Kanado, ĉeestante al la unua stadio de la 4-a Pintkonferenco de la Grupo 20, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris parolon. Li prezentis tri proponojn por akceli fortan, daŭrigeblan kaj ekvilibran kreskon de la monda ekonomio kaj iniciatis la starigon de internacia financa sistemo favora al disvolviĝo de realaj ekonomioj.

Hu Jintao proponis, ke oni antaŭenpuŝu la Grupon 20 turni efikan sistemon kontraŭ la financa krizo al la ĉefa platformo akcelanta la internacian ekonomian kunlaboron; plirapidigu la starigon de nova internacia financa ordo egaleca, justa kaj inkluzivema; kaj akcelu konstruadon de malferma kaj libera komerca sistemo de la mondo.

Hu Jintao diris, ke realigi fortan, daŭrigeblan kaj ekvilibran kreskon de la monda ekonomio estas longa kaj komplika procezo, tial oni devas havi la persistecon kaj firme antaŭenigi la procezon, kaj samtempe oni devas zorgi pri cirkonstancoj de diversaj landoj kaj respekti malsamajn disvolvo-manierojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto