Vizitu Forumon

Hu Jintao proponis starigi justajn kaj raciajn metodon kaj kriterion de suvereneca kredito-taksado

(GMT+08:00) 2010-06-27 23:17:42

La 27-an de junio en Toronto, Kanado, ĉeestante al la unua stadio de la 4-a Pintkonferenco de la Grupo 20, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris gravan parolon. Li proponis, ke oni starigu justajn kaj raciajn metodon kaj kriterion de suvereneca kredito-taksado por ke rezulto de la taksado precize speguli ekonomian staton kaj kredito-nivelon de diversaj landoj.

En sia parolo sub la titolo Kuna Klopodo por la Estonteco Hu Jintao diris, ke oni devas plifortigi kontrolon al kredito-taksaj institucioj, malpliigi sian dependecon al kredito-taksaj institucioj kaj perfektigi al kredito-taksaj institucioj kriterion de konduto kaj sistemon de respondeco.

Hu Jintao diris, ke oni devas antaŭenpuŝi plu reformadon de la internacia financa institucio, plirapidigi rearanĝon de kvoto de Internacia Mona Fonduso, enoficigi personojn el novmerkataj kaj evoluantaj landoj kiel altrangajn oficistojn de la fonduso, altigi la reprezentecon kaj parolrajton de evoluantaj landoj, intensigi la kapablokonstruon kaj kontrol-reformadon de la fonduso, kaj pliigi kontrolon al diversaj flankoj, precipe al makroekonomia politiko de ekonomioj, kiuj emisias ĉefajn rezervajn valutojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto