Vizitu Forumon

Hu Jintao: Grupo 20 havas respondecon liveri ekonomiajn resursojn kaj politikan movforton por solvi problemon pri evoluo

(GMT+08:00) 2010-06-27 23:48:53

La 27-an de junio en Toronto ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao diris, ke la Grupo 20 havas la respondecon liveri politikan movforton, pli da ekonomiaj resursoj kaj pli bonan sistemo-garantion por solvi la problemon pri evoluo; resursoj de Monda Banko, Internacia Mona Fonduso kaj aliaj internaciaj financaj institucioj devas esti privilegie uzataj por helpi evoluantajn landojn, precipe plej subevoluantajn landojn.

Ĉeestante al la unua stadio de la 4-a Pintkonferenco de la Grupo 20, Hu Jintao faris la menciitan parolon. Li diris, ke por efektive realigi longperiodan kaj kontinuan kreskon de la monda ekonomio, oni devas helpi al diversaj evoluantaj landoj atingi plenan disvolviĝon kaj malpliigi la diferencon de disvolviĝo inter la sudo kaj la nordo. Li opinias, ke membroj de la Grupo 20 plejparte estas evoluintaj landoj, novmerkataj landoj, kaj evoluantaj landoj kun relative progresinta industrio, kaj ilia totala kvanto de la malneta enlanda produkto okupas 85% de la mondo, tamen oni ne devas preteratenti postulojn de aliaj evoluantaj landoj, okupantaj 85% de la monda landnombro, pri evoluo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto