Vizitu Forumon

Hu Jintao intervidiĝis kun Lee Myung-bak

(GMT+08:00) 2010-06-28 08:58:05

La 27-an de junio en Toronto, Kanado, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun prezidento de Korea Respubliko Lee Myung-bak.

Hu Jintao montris, ke de post establo de strategia kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Korea Respubliko, la du landoj senĉese profundigis interfluon kaj kunlaboron en politika, ekonomia, kultura kaj aliaj kampoj. Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Korea Respubliko kaj ĉiam metas evoluon de la dulandaj rilatoj en gravan lokon laŭ longdaŭra kaj strategia nivelo.

Hu Jintao emfazis, ke kiel ekonomiaj komunumoj de orienta Azio kaj la mondo, Ĉinio kaj Korea Respubliko havas kondiĉon plue antaŭenpuŝi praktikeman kunlaboron kaj realigi duoblan gajnon.

Lee Myung-bak esprimis gratulon al gravaj pozitivaj fruktoj akiritaj de Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Novembre en Korea Respubliko okazos la 5-a pinta konferenco de la Grupo 20, Korea Respubliko esperas klopodi kun Ĉinio por garantii sukceson de la kunveno.

Pri la situacio de Korea Duoninsulo, Hu Jintao montris, ke Ĉinio oponas kaj kondamnas ĉian agon detruantan stabilecon de la Korea Duoninsulo. Ĉiu afero de la Korea Duoninsulo devas esti traktata laŭ longdaŭraj interesoj de la popolo. Ĉinio volas teni kompaktan komunikon kun Korea Respubliko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto