Vizitu Forumon

En Toronto fermiĝis pinta konferenco de Grupo 20

(GMT+08:00) 2010-06-28 09:09:39

La 27-an de junio, en Toronto, la urbo de Kanado, fermiĝis la 4-a pinta konferenco de Grupo 20. la konferenco publikigis Deklaron de Grupo 20 en Toronta Pinta Konferenco. La ĉeestintaj gvidantoj emfazis preni pluapaŝajn agadojn por antaŭenpuŝi ampleksan reprosperiĝon de monda ekonomio.

En ĉi-foja pinta konferenco, la ĉeestintaj gvidantoj faris diskutadon pri reprosperiĝo kaj nova komenco. La enhavo tuŝis mondan ekonomian situacion, eŭropan suvenerecan ŝuldan krizon, kreskan framon fortan, kontinuigeblan kaj ekvilibran, reformadon de internaciaj financaj organizoj, administradon kaj inspektadon pri internaciaj komerco kaj financo kaj tiel plu.

En la deklaro, diversaj landoj kune emfazis preni pluapaŝan agadon por teni ekvilibran kaj stabilan kreskadon de ekonomio kaj fari reformadon al internacia financa sistemo. La deklaro diras, ke la plej urĝa tasko de Grupo 20 estas antaŭenpuŝo de ekonomia reprosperiĝo. Tial oni devas daŭre praktiki ekonomian stimuligan planon, precipe en konsumada kampo. Tamen samtempe estas tre grave protekti sekurecon de publika financo. Diversaj flankoj decidis efike redukti financan deficiton por utiligi ekonomian kreskadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto