Vizitu Forumon

Hu Jintao revenis al Pekino post vojaĝo al Kanado

(GMT+08:00) 2010-06-28 19:24:01

Vespere de la 28-a de junio ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao revenis al Pekino post la vizito al Kanado kaj la ĉeesto al la 4-a Pintkonferenco de la Grupo 20.

En la pasintaj kvin tagoj Hu Jintao invitite vizitis Kanadon kaj faris gravan parolon sub la titolo Kuna Klopodo por la Estonteco en la 4-a Pintkonferenco de la Grupo 20.

Dum la restado en Kanado Hu Jintao renkontiĝis respektive kun ĝenerala gubernatoro kaj ĉefministro de Kanado. Gvidantoj de la du landoj reasertis sian klopodon por disvolvi la strategian partnerecon inter la du landoj kaj deklaris altigi la komercan sumon inter la du landoj ĝis 60 miliardoj da usonaj dolaroj en 2015. Registaroj kaj entreprenoj de la du landoj subskribis interkonsentojn de kunlaboroj pri energiŝparo, turismo, kvalito-kontrolo kaj leĝplenumado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto