Vizitu Forumon

Vojaĝo de Hu Jintao akiris riĉan rikolton

(GMT+08:00) 2010-06-28 20:11:32

De la 23-a ĝis la 27-a de junio ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao invitite vizitis Kanadon kaj ĉeestis al la 4-a Pintkonferenco de la Grupo 20 en Toronto. Ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi, kiu akompanis prezidanton Hu Jintao dum la vojaĝo, opinias, ke la vojaĝo de Hu Jintao celas pliigi interfidon kaj plivastigi kunlaboron kaj estas tre sukcesa.

Yang Jiechi diris, ke dum la restado en Kanado prezidanto Hu Jintao ĉeestis al pli ol 30 plurflankaj aŭ duflankaj renkontiĝoj. Li profunde eksplikis gravajn proponojn por antaŭenigi pragmatajn kunlaborojn inter Ĉinio kaj Kanado kaj akceli disvolvon de la strategia partnereco inter la du landoj sub la nova situacio.

Yang Jiechi opinias, ke la vojaĝo de Hu Jintao atingis la celon altigi la strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Kanado, antaŭenigi sanan disvolviĝon de la Grupo 20 kaj antaŭenpuŝi kompletan revigliĝon de la monda ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto