Vizitu Forumon

ĈRI komencis disaŭdigon de FM 102 en Kolombo

(GMT+08:00) 2010-07-02 20:07:14

La 2-an de julio okazis inaŭguro de frekvencmodula radiodisaŭdigo 102 de Ĉina Radio Internacia en Kolombo. Direktoro de ĈRI Wang Gengnian prezidis la inaŭguro. Srilanka prezidento Dissanayake Mudiyanselage Jayaratne ĉeestis al la inaŭguro kaj faris salutparolon.

Wang Gengnian diris en sia salutparolo, ke en la pasintaj dekoj da jaroj ĈRI starigis profundan amikecon kun srilankaj aŭskultantoj. Srilanko estas unu el landoj kun plej multaj aŭskultantoj de ĈRI. Li kredas, ke pro la subtenoj de diversrondaj amikoj kaj la kunlaboro kun la srilanka brodkasta kompanio VIS la frekvencmodula radiodisaŭdigo de ĈRI en Kolombo certe sukcesos. Ĝi fariĝos la amika ponto inter popoloj de la du landoj kaj kontribuos por disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj kaj por la kunlaboro kaj interŝanĝo pri brodkasto.

Srilanka prezidento Dissanayake Mudiyanselage Jayaratne diris, ke la amikeco inter Srilanko kaj Ĉinio havas tre longan historion; la frekvencmodula radiodisaŭdigo de ĈRI en Kolombo kontribuos por akceli la amikecon kaj reciprokan komprenon inter la du popoloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto