Vizitu Forumon

SK de UN pasigis deklaron de prezidanto pri evento de Cheonan

(GMT+08:00) 2010-07-10 17:40:49
La 9-an de julio, la Sekureca Konsilio de UN pasigis deklaron de la prezidanto post interkonsiliĝo rilate al la evento de Cheonan.

La deklaro de la prezidanto esprimis la profundan simpation kaj kondolencon al la kore-respublikaj registaro kaj popolo kaj al la viktimoj de la evento Cheonan kaj iliaj familianoj. La deklaro menciis rezulton de la enketado kaj ankaŭ tion, ke Koreio esprimis sian ne-koncerniĝon al la evento. La deklaro kondamnis la atakon, kiu kaŭzis sinkon de la ŝipo Cheonan, substrekis la gravecon protekti pacon kaj stabilecon de Korea Duoninsulo kaj la nordorienta Azio kaj observi celon kaj principon de "Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj". La deklaro ankaŭ kuraĝigas uzi la pacan rimedon por solvi la nesolvitajn problemojn de la duoninsulo, stimulas la nordan kaj la sudan partojn de la duoninsulo restarigi la rektan dialogon kaj interkonsiliĝon.

Ĉina konstanta delegito en UN Li Baodong diris al amaskomunikiloj, ke la ĉina flanko apelacias kiel eble plej frue restarigi "sesflankan interparolon", por kune protekti pacon kaj stabilecon de la Korea Duoninsulo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto