Vizitu Forumon

2-a tago de la 95-a UK en Havano

(GMT+08:00) 2010-07-20 12:02:27

Hodiaŭ la 95-a UK okazanta en Havano de Kubo eniris en la duan tagon.

La 19-an de julio laŭ la loka tempo, dum la 95-a UK okazis abundaj aktivadoj por la ĉeestantoj. Kleriga Lundo ludis la ĉefrolon en la hodiaŭa aktivado kaj tuŝas al diversaj temoj kiaj UN kaj UNESKO, Ekonomia Esperanto, Muzika Instrumento por Instruado de Esperanto, Japana Arto, ktp. Serio da malgrandaj seminarioj celas instigi aktivan partoprenon de ĉiuj kongresanoj en gaja kaj kunlaborema etoso.

Vespere de la 18-a de julio laŭ la loka tempo, centoj da esperantistoj ĝuis la Nacian Vesperon, kiu estis plena de densa kuba ĉarmo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto