Vizitu Forumon

Aranĝo por la sesa tago de la 95-a UK

(GMT+08:00) 2010-07-24 17:34:32

Hodiaŭ estas la sesa tago por la UK de Havano, Kubo. En tiu tago, okazas enhavoriĉaj aranĝoj, ekzemple Komitato de UEA, Akademio de Esperanto, AIS, IKU, Venontaj UK-oj kaj Aŭkcio. En Komitato de UEA, ĉeestis prezidanto Probal Dasgupta, vicprezidanto Claude Nourmont, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak, Maritza Gutierrez, Amri Wandel, Osmo Buller kaj aliaj komitatanoj. Ili diskutis pri kelkaj temoj, ekzemple buĝeto kaj dungitoj por la Centra Oficejo, kulturaj aktivadoj, faka kaj scienca agado kaj aliaj.

En kunveno pri Venontaj UK-oj, Loka Kongresa Komitato pri la venonta UK de Kopenhago faris sinprezenton kaj konigis pri preparo por la grava okazaĵo en 2011.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto