La 13-an de septembro ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon diris, ke la jarmila disvolva celo atingeblas malgraŭ certaj problemoj.
De la 20-a ĝis la 22-a de septembro UN okazigos altnivelan kunvenon pri la jarmila disvolva celo. Ĝis nun ŝtatestroj aŭ registaraj ĉefoj de 139 landoj jam konfirmis la ĉeeston. Ban Ki-moon diris, ke diversaj landoj atingos komunan konsenton pri baldaŭ pasigota Dokumento de Atingoj, kaj la dokumento komunikos simplan, sed ŝlosilan informon: la jarmila disvolva celo atingeblas.