Vizitu Forumon

139 ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj ĉeestos al pinta kunveno de UN pri jarmila disvolva celo

(GMT+08:00) 2010-09-14 16:40:08

La 13-an de septembro, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon deklaris, ke 139 ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj konfirmite ĉeestos al pinta kunveno de UN pri jarmila disvolva celo en la venonta semajno.

La pinta kunveno de UN pri jarmila disvolva celo laŭ plane okazos de la 20-a ĝis la 22-a de la kuranta monato. Ban Ki-moon esprimis, ke la pinta kunveno celas antaŭenpuŝi realigon de la jarmila disvolva celo en estontaj 5 jaroj.

En 2000 diverslandaj gvidantoj okazigis jarmilan pintan kunvenon en la ĉefstabejo de UN kaj aprobis la "Jarmilan Deklaracion", kiu promesis en 2015 realigi 8 celojn, kiaj redukto de malriĉuloj, popularigo de elementa eduko, akcelo de seksa egaleco, redukto de infana mortproporcio, plibonigo de akuŝantina sano. Ban Ki-moon esprimis, ke nun la frukta dokumento estis decidita kaj estos aprobata en la pinta kunveno.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto