Vizitu Forumon

Wen Jiabao atingis Nov-Jorkon

(GMT+08:00) 2010-09-22 09:33:42

Vespere de la 21-a de septembro laŭ la loka tempo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao atingis Nov-Jorkon. Li ĉeestos al altnivela konferenco de UN pri jarmila disvolva celo, ĝenerala debato de la 65-a sesio de Ĝenerala Asembleo de UN kaj aliaj pintkonferencoj.

De la 20-a ĝis la 22-a tago, UN okazigas altnivelan konferencon pri jarmila disvolva celo. Wen Jiabao ĉeestos al la konferenco kaj faros parolon por konigi ĉinan progreson kaj sperton en realigo de la jarmila disvolva celo kaj elmeti ĉinan porpledon pri pluapaŝa akcelo de ĉiflanka internacia kunlaboro kaj antaŭenpuŝo de akurata realiĝo de la jarmila disvolva celo.
De la 23-a tago, okazos dektaga ĝenerala debato de la 65-a sesio de Ĝenerala Asembleo. Wen Jiabao ĉeestos al la debato kaj faros parolon.Cetere Wen Jiabao ĉeestos al pintkonferenco de SK de UN kaj renkontiĝo por diskuti pri jarmila disvolva celo kaj aidoso.
Cetere li intervidiĝos kun usona prezidento Barack Obama, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj aliaj ŝtataj suverenoj kaj kun ili faros interŝanĝon pri la rilatoj kaj kunlaboro de Ĉinio respektive kun tiuj landoj kaj organizo kaj pri komune zorgataj problemoj internacia kaj regiona.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto