Vizitu Forumon

Wen Jiabao intervidiĝis kun Ban Ki-moon

(GMT+08:00) 2010-09-23 09:03:21

La 22-an de septembro en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, intervidiĝante kun Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke Ĉinio daŭre kaj aktive partoprenos en laboroj de UN en diversaj kampoj.

Wen Jiabao montris, ke Ĉinio tenis bonan komunikadon, akordigon kaj efikan kunlaboron kun UN en klimata ŝanĝiĝo, kaj internaciaj kaj regionaj gravaj problemoj. Ĉinio daŭrigos la aktivan partoprenon en laboroj de UN en diversaj kampoj, plifortigos partnerajn rilatojn kun UN kaj antaŭenpuŝos la ŝlosilan funkcion de UN en internaciaj aferoj.

Ban Ki-moon esprimis, ke Ĉinio akiris evidentan frukton en malriĉec-redukto kaj akcelo de daŭrigebla disvolvo. Ĉinio delonge klopodas antaŭenpuŝi disvolviĝon de Afriko, faris gravan kontribuon al praktiko de jarmila disvolva celo, aktive antaŭenpuŝis regionan dialogon kaj kunlaboron, ludis pozitivan rolon traktante klimatan ŝanĝiĝon, nuklean problemon en Korea Duoninsulo kaj aliajn problemojn. UN esprimis altan laŭdon pri tio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto