La 22-an de septembro laŭ la loka tempo en Nov-Jorko, ĉina ĉefministro Wen Jiabao kunsidis kun respondeculoj de ĉinlingvaj amaskomunikiloj en Usono, konigis al ili internan situacion de Ĉinio kaj internajn kaj eksterajn politikojn de Ĉinio, kaj respondis iliajn demandojn.
Wen Jiabao esperas, ke la ĉinlingvaj amaskomunikiloj en Usono portos respondecon por propagandi Ĉinion, antaŭenpuŝi rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, akceli reunuiĝon de patrolando, disvastigi ĉinan kulturon kaj eduki junulojn, kaj diligente kaj juste laboros por gajni plimultajn legantojn kaj spektantojn.