Vizitu Forumon

Wen Jiabao apelaciis al internacia socio kune antaŭenpuŝi praktikadon de jarmilan celon

(GMT+08:00) 2010-09-23 09:14:50

La 22-an de septembro laŭ la loka tempo en Nov-Jorko, ĉina ĉefministro Wen Jiabao partoprenis en altranga kunveno de UN pri jarmila disvolva celo kaj faris paroladon. Li ĉiu-flanke konigis fruktojn kaj starpunktojn de Ĉinio dum la antaŭenpuŝo de praktiko de la jarmila celo, deklaris seriojn da novaj politikoj kaj apelaciis al la internacia socio kune antaŭenpuŝi praktikadon de la jarmila celo.

Wen Jiabao diris, ke de 10 jaroj post okazigo de la pintkonferenco de UN pri jarmila celo pro la sub klopodo de la internacia socio, granda parto de homoj, kiuj suferis malsaton, ĝenerale satiĝis. Tamen praktikado de la jarmila disvolva celo en diversaj regionoj kaj kampoj ne estas ekvilibra kaj la tasko atingi la jarmilan celon ankoraŭ estas malfacila. Li esperas, ke la ĉina registaro pluapaŝe antaŭenpuŝos kaj plibonigos eksterajn helpajn laborojn kaj faros kontribuon al la homaro por kiel eble plej frue atingi la jarmila disvolva celo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto