Vizitu Forumon

Diverslandaj gvidantoj promesis atingi la jarmilan disvolvan celon en 2015

(GMT+08:00) 2010-09-23 12:21:25

La 22-an de septembro en la ĉefstabejo de Nov-Jorko, fermiĝis la altranga kunveno de UN pri la jarmila disvolva celo. En la sama tago, diverslandaj gvidantoj reasertis, ke oni devas kune klopodi por atingi la jarmilan disvolvan celon de UN en la jaro 2015.

La jarmila disvolva celo de UN estis aprobita de ĉiuj membroj de UN en la jaro 2000, kiu celas duonigi la nombron de tutmondaj malriĉuloj antaŭ la jaro 2015. Kvankam la nuna praktika stato de diversaj landoj multe malpli ol la planita, tamen diverslandaj gvidantoj refoje reasertis la firman decidon por atingi la celon.

Dum la 3-taga kunveno, ĉeestantaj ŝtatestroj aŭ registaraj ĉefoj de ĉirkaŭ 140 landoj unu post alia faris parolon kaj emfazis, ke kvankam atingi la jarmilan disvolvan celon estos malfacile, tamen se diversaj landoj plenforte klopodos, la jarmila disvolva celo estos atingebla.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto