Vizitu Forumon

Wen Jiabao ĉeestis al altranga kunveno de UN pri jarmila disvolva celo kaj faris parolon

(GMT+08:00) 2010-09-23 17:21:33

La 22-an de septembro laŭ la loka tempo en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis al la altranga kunveno de UN pri jarmila disvolva celo kaj faris parolon. Wen Jiabao esprimis, ke Ĉinio firme kredas, ke la jarmila disvolva celo realiĝos ĝustatempe. Li diris, ke Ĉinio ĉiam reagas al proponoj de UN kaj multe klopodas por atingi la jarmilan disvolvan celon.

Li samtempe esprimis, ke por helpi evoluantajn landojn atingi la jarmilan disvolvan celon, Ĉinio pluapaŝe reduktos aŭ nuligos ŝuldojn de plej subevoluantaj landoj. Wen Jiabao apelacias ankaŭ al internacia socio unue konsideri pri disvolviĝo kaj malriĉec-redukto de afrikaj landoj por garantii, ke oni atingu la jarmilan disvolvan celon antaŭ la jaro 2015.

En la sama tago, partoprenante en la strategia inaŭguro de UN pri sano de virinoj kaj infanoj, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke Ĉinio kiel eble plej klopode garantios sanon de virinoj kaj infanoj, plemunos devojn de la registaro kaj aktive partoprenos en la internaciaj kunlaboroj pri altigo de sano de virinoj kaj infanoj.

Wen Jiabao diris, ke kiel lando kun granda loĝantaro, Ĉinio havas la plej grandskalan grupon da virinoj kaj infanoj. La ĉina registaro ĉiam alte atentas sanon de virinoj kaj infanoj kaj jam akirs gravan progreson en tiu ĉi kampo.

Partoprenante en diskuto de UN pri la jarmila disvolva celo kaj aidoso, Wen Jiabao montris, ke preventi kaj venki aidoson estas komuna devo de la tuta homaro. La internacia socio devas helpi unu alian, kaj pluapaŝe plifortigi kunlaborojn en prevento kaj kuracado de aidoso.

Krome, en la sama tago en Nov-Jorko, Wen Jiabao ankaŭ intervidiĝis kun Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN.

Samtage, Wen Jiabao kunsidis kun respondeculoj de ĉinlingvaj amaskomunikiloj en Usono. Li konigis al ili internan situacion de Ĉinio kaj internajn kaj eksterajn politikojn de Ĉinio kaj respondis iliajn demandojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto