Vizitu Forumon

Wen Jiabao finis viziton kaj revenis al Ĉinio.

(GMT+08:00) 2010-09-24 08:19:20
La 23-an de septembro laŭ la loka tempo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao finis 3-tagan viziton al Nov-Jorko kaj revenis al Ĉinio.

Wen Jiabao atingis Nov-Jorkon en la 21-a kaj ĉeestis al altranga kunveno de UN pri jarmila disvolva celo kaj ĝenerala diskuto de la 65-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN. Tio estas la tria fojo, ke ĉina ĉefa ŝtata gvidanto ĉeestis al la sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN.

En la altranga kunveno de UN pri jarmila disvolva celo, Wen Jiabao konigis atingojn kaj porpledojn de Ĉinio por praktiki la jarmilan disvolvan celon kaj deklaris serion da novaj politikoj kaj rimedoj. Li ankaŭ apelaciis, ke la internacia socio fortigu kunlaboron kaj multe klopodu por laŭdate atingi la jarmilan disvolvan celon.

Partoprenante en ĝenerala diskuto de la 65-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, Wen Jiabao faris parolon titolitan "Konu veran Ĉinion". Li reasertis, ke Ĉinio persistos en reformado kaj malfermo kaj la vojo de paca disvolvo.

Wen Jiabao ĉeestis ankaŭ al la diskuto de UN pri la jarmila disvolva celo kaj aidoso kaj konigis atingojn kaj porpledojn de Ĉinio por preventi aidoson. Li alvokis, ke la internacia socio devas helpi unu alian, kaj pluapaŝe plifortigi kunlaborojn en prevento kaj kuracado de aidoso.
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto