Vizitu Forumon

Wen Jiabao intervidiĝis kun Barack Obama

(GMT+08:00) 2010-09-24 08:33:52
Antaŭtagmeze de la 23-a de septembro laŭ la loka tempo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis kun usona prezidento Barack Obama en ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko. La du flankoj unuece emfazis plifortigi kunlaboron inter la du landoj

La du gvidantoj kune akceptis intervjuon de raportistoj. Obama la unua esprimis, ke en pasintaj kelkaj jaroj, Usono kaj Ĉinio, sub spirito de reciproka respekto, kunlabore traktis internacian financan krizon. Nun la du flankoj devas fari kunlaboron en pliaj kampoj. 

Obama aprobis rolon de Usona-Ĉina Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj esprimis atendon pri renkontiĝo kun ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao en la pinta konferenco de la Grupo 20 okazonta aŭtune ĉijare. 

Wen Jiabao esprimis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono jam superis sferon de la du landoj kaj havas gravan signifon en la mondo. Li emfazis, ke komunaj interesoj inter la du landoj estas multe grandaj ol diverĝoj. Kvankam la du flankoj havas iajn kontraŭdirojn, tamen oni povas bone solvi ilin per dialogo kaj kunlaboro. Li havas konfidon pri tio.
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto