Vizitu Forumon

Internacia socio alte taksis parolon de Wen Jiabao

(GMT+08:00) 2010-09-24 09:43:17

La 22-an de septembro laŭ la loka tempo en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis al kelkaj kunvenoj pri jarmila disvlva celo de UN kaj faris parolojn pri koncernaj problemoj atentataj de diversaj flankoj. Liaj paroloj estis alte atentataj kaj taksitaj de aliaj ĉeestantoj kaj la internacia socio.

Delegitoj de Tajlando, Kubo, Etiopio kaj aliaj evoluantaj landoj opinias, ke Ĉinio atingis monde rimarkindajn atingojn en reformado kaj malfermo, elimino de malriĉeco kaj realigo de jarmila disvlva celo, estas ekzemplo de evoluantaj landoj kaj fortigis fidon de evoluantaj landoj en ekonomia disvolvo kaj plibonigo de popola vivo.

Pri parolo de ĉefministro Wen Jiabao en diskuto pri la jarmila disvolva celo kaj aidoso, diverslandaj delegitoj kaj internaciaj organizoj ĝenerale esprimis bonvenon. Plenuma setro de Programo de UN pri Aisodo s-ro Sidibe esprimis, ke ĉefministro Wen aparte ĉeestis al la aktivado okazigita de la Programo por preventi aidoson, tio sufiĉe montras firman decidon kaj politikan volon de Ĉinio por preventi kaj venki aidoson kaj establis ekzemplon por aliaj landoj.

Speciala konsilanto de ĝenerala sekretario de UN pri jarmila disvolva celo Sachs esprimis, ke parolo de Wen Jiabao manifestas decidon kaj volon de ĉinaj gvidantoj kuraĝe alfronti defiojn kaj montras kapablon de Ĉinio.

Cetere ankaŭ delegitoj de Germanio, Danlando kaj Nov-Zelando esprimis kredon, ke Ĉinio ludos pli gravan kaj pli grandan rolon en internaciaj aferoj kaj monda ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto