Vizitu Forumon

Ĉiliaj ministoj estas savitaj

(GMT+08:00) 2010-10-14 14:19:11

La 13-an de oktobro, la lasta ministo de ĉilia kupra minejo San Josa estis savita. Ĝis nun, 33 ministoj kiuj estis enfermitaj en profunda ŝakto du monatojn fine estas savitaj.

San-stato de la ministoj estas bona. Post medicina ekzameno, ili restos en hospitalo pli ol 2 tagojn por ricevi rilatajn ekzamenojn.

La 5-an de aŭgusto, ĉe la kupra minejo San Josa, kiu troviĝas en la norda parto de Ĉilio, okazis terfalo kaj 33 ministoj restis en ŝakto profunda je 700 metroj subtere. Post monataj preparoj, la savistoj fine traboris la savan pasejon kaj finis la lastan savadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto