Vizitu Forumon

Pli ol 200 homoj mortis pro ĥolero en Haitio

(GMT+08:00) 2010-10-24 17:25:34

La 23-an de oktobro, oficisto de haitia Prisana Ministerio malkaŝis, ke lastatempe pluapaŝe eskaladiĝis ĥolera epidemio en Haitio. Nun ĥolero jam kaŭzis morton de 208 homoj. 2 674 homoj malsaniĝis je ĥolero. En Portoprinco, la ĉefurbo de Haitio, 5 homoj mortis pro la malsano.

Proparolanto de Akordiga Oficejo pri Homaj Aferoj de UN Imogen Wall emfazis, ke la 5 mortintoj je ĥolero en Portoprinco iam iris al suda Haitio, kie okazas ĥolera epidemio. Post reveno al Portoprinco ili estis apartigitaj. La proparolantino esprimis, ke prisana departemento de Haitio diris, ke nun ne troviĝas epidemia regiono en Portoprinco. La loko jam fortigis preventadon kaj inspektadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto