Vizitu Forumon

Sud-amerikaj landoj malpermesas alkajiĝon de ŝipoj kun flago de insularo Malvinas

(GMT+08:00) 2010-11-28 17:29:49

La 27-an de novembro la argentina Ministerio pri Eksteraj Aferoj publikigis la anoncon, ke antaŭ ne longe la konferenco de la Unio de Sud-amerikaj Landoj atingis la interkonsenton, kiu malpermesos la alkajiĝon de ŝipoj kun la flago de la insularo Malvinas ĉe iliaj havenoj.

Ĉeestante al la konferenco, membrolandoj de la unio esprimis, ke la insularo Malvinas estas parto de la argentina teritorio, kaj iu ajn ŝipo kun la kontraŭleĝa flago de la insularo Malvinas estas malpermesita alkajiĝi ĉe havenoj de sud-amerikaj landoj. Ili postulas, ke la brita registaro tuj haltigu la agadon solflanke ŝanĝi la staton de la insularo Malvinas kaj ĝiaj ĉirkaŭaj insuloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto