Vizitu Forumon

Lanĉiĝis kunlabora projekto de ĈRI kun Klasika Radio Frekvencmodula de Budapeŝto

(GMT+08:00) 2010-12-16 09:49:36

La 15-an de decembro la delegacio de Ĉina Radio Internacia, gvidata de Wang Gengnian, direktoro de ĈRI, ĉeestis al la lanĉa ceremonio por la kunlabora projekto de la Internacia Kompanio Administra de ĈRI kun la budapeŝta Klasika Radio Frekvencmodula, okazinta en Budapeŝto, Hungario. En la ceremonio Wang Gengnian faris parolon kaj esprimis varman gratulon al la lanĉiĝo de la programo.

En sia salutparolo Wang Gengnian diras, ke la kunlabora projekto de la Internacia Kompanio Administra de ĈRI kaj la budapeŝta Klasika Radio Frekvencmodula faris ponton por la interkompreniĝo de la dulandaj popoloj. ĈRI faros plejeblecon liveri al tiu kunlabora projekto abuntajn programajn materialojn, por ke pli multaj hungaroj informiĝu pri la plej novaj okazaĵoj tra la mondo, konu la ĉinajn historion kaj kulturon, kaj kunsentu la pulsadon de la ĉina disvolviĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto