Vizitu Forumon

Ĉinio realigis grenan riĉan rikolton

(GMT+08:00) 2011-02-16 14:12:58

En la ĉina norda landparto, post la tradicia festo Printempa Festo tritiko kaj aliaj ĉefaj grenaj plantaĵoj sinsekve eniris en reverdiĝan periodon kaj la kvanto de bezonata akvo evidente pliiĝas. Sed de oktobro de la jaro 2010, la ĉina norda vintrotritika regiono estas kontinue seka. Post grena riĉa rikolto en la sinsekvaj 7 jaroj, komence de la kuranta jaro la ĉina Agrikultura Ministerio multfoje emfazis garantii "bonan rikolton" de somera greno. Kiel Ĉinio realigis kreskon de produkt-kvanto de greno kaj enspezo de kamparanoj antaŭe? Ĉu grandarea sekeco influos ĉinan grenan sekurecon en la kuranta jaro. Kaj kiel la registaro faros trakton? Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu nian raporton pri tio.

La provinco Heilongjiang en la ĉina nordorienta landparto posedas abundan kaj fekundan teron, en la lastaj jaroj ĉiujare kvanto de komerca greno el la provinco Heilongjiang superis 25 miliardojn da kilogramoj kaj Heilongjiang fariĝis la ĉina plej granda strategia bazo de komerca greno. En aŭtuna rikolto en la jaro 2010, kamparano de la provinco sinjoro Chang Zhan frue enviciĝis por atendi vendon de sia greno. Li diris:

"La produkta kvanto estas sufiĉe granda kaj baze stabila kompare kun tiu en la jaro 2009, kaj enspezo de mia familio superos 40 mil juanojn."

En 2010, ĉina grena totala produkt-kvanto atingis 540 milionojn da tunoj, pli multe je proksimume 3% ol tiu en la jaro 2009, kreis novan rekordon. Tio ĝojigis Chang Zhan. Ĉar en la tempo de printempa semado en la jaro 2009, la provinco Heilongjiang suferis raran malvarmon kaj aliajn katastrofojn. Ankaŭ en 5 ĉinaj sudokcidentaj provincoj kaj aŭtonoma regiono okazis senprecedenca grandega sekeco, kaj la agrikulturaj plantaĵoj, kiuj suferis la katastrofon, areis pli ol 6 milionojn da hektaroj. En somero en iuj grenaj ĉefaj produktaj lokoj okazis inundo. En 2010 preskaŭ la ĉina tuta agrikultura produktado alfrontis oftegajn katastrofojn.

Sed eĉ en la malfavora stato, Ĉinio realigis riĉan rikolton en sinsekvaj 7 jaroj, samtempe la kresko de kamparana pokapa enspezo superis la meznombran nivelon de la lastaj 4 jaroj kaj la enspezo tenis relative altan kreskon en la sinsekvaj 7 jaroj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto