Vizitu Forumon

Ĉijare ĉina importa kresko eble superos la eksportan

(GMT+08:00) 2011-03-08 15:37:41

La 7an de marto en Pekino, ĉina komerca ministro Chen Deming esprimis, ke Ĉinio pluapaŝe grandigos importon, pro tio ĉijare la ĉina importa kresko eble superos la eksportan, kaj la proporcio de favora komerca saldo plue malleviĝos en la malneta enlanda produkto.

La ĉina favora komerca saldo estas fokuso ĉiam atentata. En la pasinta jaro la sumo de la ĉina favora komerca saldo estis 183,1 miliardoj da usonaj dolaroj kaj okupis trionon de la ĉina malneta enlanda produkto. Ĉu favora komerca saldo ankoraŭ kreskos ĉijare en Ĉinio? Ĉina komerca ministro Chen Deming opinias, ke la proporcio de favora komerca saldo eble malleviĝos en la malneta enlanda produkto kaj favora komerca saldo eble disvolviĝos al ekvilibro, sed oni ne povas ekskluzivi, ke en kelkaj monatoj aperos malfavora komerca saldo.

Chen Deming specife menciis, ke en la lastaj jaroj la ĉina favora komerca saldo malleviĝis jam grandmezure, ekzemple, la favora komerca saldo de la pasinta jaro falis je 38% ol tiu en 2008. Kaj ĉijare kaj en la sekvantaj jaroj Ĉinio persistos kaj en importo kaj en eksporto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto