Vizitu Forumon

Internacia socio promesis liveri helpon al Japanio pro tertremo

(GMT+08:00) 2011-03-12 15:20:23

La 11-an de marto en la marareo nordoriente de Japanio okazis forta tertremo de 8,8 gradoj, kiu kaŭzis grandskalan cuanmon. Post la katastrofo multaj landoj, inkluzive de Ĉinio, kaj internaciaj organizoj sendis mesaĝon por esprimi kondolencon kaj esprimis, ke ili liveros necesajn helpojn al Japanio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj Jiang Yu diris, ke ĉefministro Wen Jiabao kaj ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi sendis mesaĝon respektive al japanaj ĉefministro Naoto Kan kaj ministro pri eksteraj aferoj Takeaki Matsumoto por esprimi profundan kondolencon kaj esprimis, ke Ĉinio volonte liveros necesajn helpojn, inkluzive de sendo de savtaĉmento kaj kuractaĉmento.

Post la tertremo Unuiĝintaj Nacioj, Monda Banko, Internacia Atom-Energia Agentejo, Komisiono de Eŭropa Unio kaj aliaj internaciaj organizoj, kaj Ĉinio, Usono, Turkio, Germanio, Finnlando, Kanado kaj aliaj landoj esprimis la deziron liveri necesan helpon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto