Laŭ statistiko de diverslokaj policoj de Japanio, ĝis la 13-a de marto, sume 795 homoj mortis en la forta tertremo kaj cunamo, okazinta la 11-an de marto. Pli ol 10 mil homoj vundiĝis aŭ perdiĝis.
Laŭ malkaŝo, post la tertremo en la 11-a de marto, okazis en Japanio almenaŭ 168 postskuoj pli ol 5-gradaj kaj la situacio pli kaj pli serioziĝas. Nuntempe Japanio establis pli ol 2 100 rifuĝejojn en la nordokcidenta regiono kaj akceptis almenaŭ 390 mil homojn. Tamen en la rifuĝejoj mankas keroseno, manĝaĵo kaj vesto kontraŭ frosto. Samtempe pro damaĝo de centraloj, liverkvanto de elektro grandskale reduktiĝas.
La 13-an de marto, japana Ministerio pri Eksteraj Aferoj deklaris, ke ĝis la 9-a horo de la sama tago, sume 69 landoj kaj regionoj kaj 5 internaciaj organizoj esprimis, ke ili preparas sendi helpajn taĉmentojn al trafitaj lokoj en Japanio por partopreni en la savado. Laŭ konigo, tagmeze de la 13-a de marto, 15 homoj de la ĉina internacia helpa taĉmento atingis Tokion, Japanio. Per helikoptero de japana singarda trupo ili veturos al lokoj, serioze trafitaj de la tertremo en nordorienta ĉemara regiono de Japanio kaj faros humanisman helpon.