Vizitu Forumon

En Fukushima-ken reeksplodis unua nukle-energia centralo

(GMT+08:00) 2011-03-14 17:28:02

Preskaŭ je la 11-a horo kaj 1 minuto de la 14-a de marto, refoje eksplodis hidrogenogaso en la unua nukle-energia centralo en Fukushima-ken, Japanio.

Laŭ raporto de japana dissenda korporacio NHK, matene de la 14-a de marto Banko de Japanio metis 7 000 miliardojn da enoj sur la financa merkato de mallongperiodo kredito, por regi financan merkaton kaj garantii la monliveron en la regiono trafita de tertremo. Tio estas la plej grandsuma enmeto de la Banko de Japanio.

Matene de la 15-a de marto ĉina internacia savteamo konsistanta el 15 membroj komencis savadon en la urbo Oofunato de la gubernio Iwate Ken, Japanio.

Vespere de la 13-a de marto la ĉina internacia savteamo atingis la urbon Oofunato, kaj ĝi estas la unua internacia savteamo al al urbo. La ĉefa tasko de la ĉina internacia savteamo estas serĉo de vivantoj kaj garantio de provizado de elektro kaj telekomuniko en la katastrofejo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto