Vizitu Forumon

Unua grupo da ĉinaj helpmaterialoj atingis Japanion

(GMT+08:00) 2011-03-15 10:39:42

Vespere de la 14-a de marto la unua grupo da helpmaterialoj de la ĉina registaro atingis Tokion, kaj poste ili estis transportitaj al Miyagi, grave trafita de la tertremo kaj cunamo, en nordorienta Japanio.

La ĉartita aviadilo kun ĉirkaǔ cent tunoj da helpmaterialoj, kiu ekflugis de Ŝanhajo, atingis Tokion je 46 minutoj post la 20-a horo laǔ la loka tempo. La materialoj inkluzivas tendojn, litkovrilojn kaj porteblajn urĝ-lampojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto