Vizitu Forumon

Refoje okazis brulo ĉe nukle-energia centralo en Fukushima

(GMT+08:00) 2011-03-16 08:59:11
Matene de 16-a de marto Tokia Elektroenergia Kompanio diris, ke frumatene refoje okazis brulo ĉe la 1-a Nuklea Centralo en Fukushima, Japanio, kaj konfirmis, ke du laboristoj perdiĝis.

La kompanio malkaŝis, ke je la 5-a kaj 45 minutoj samtage laŭ la loka tempo refoje okazis brulo ĉe la 4-a reaktoro. Tamen je la 8-a kaj 15 minutoj matene Japanio diris, ke la stato de incendio estas subregita. Nun, la detala stato de la 4-a reaktoro estas nekonata.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto