Vizitu Forumon

Poluaĵo de japana nukleenergia centralo alportos neniun influon al Ĉinio

(GMT+08:00) 2011-03-16 09:42:57

La 15-an de marto post ĉeftema interkonsiliĝo kaj analizo la Pekina Centro de Monda Meteologia Organizo kaj Internacia Atom-Energia Agentejo por Urĝa Respondo opiniis, ke en la venontaj 3 tagoj la radioaktivaj poluaĵoj el la nukleenergia centralo influos ĉefe la mezan kaj nordan partojn de Honshu, Japanio, sed neniom Ĉinion.

La Pekina Centro de Monda Meteologia Organizo kaj Internacia Atom-Energia Agentejo por Urĝa Respondo estas unu el ok centroj, starigitaj januare de la jaro 1997 por urĝa reago, kaj troviĝas en la Nacia Meteologia Centro de la Ĉina Meteologia Administracio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto