Post eksplodo de nuklea centralo kaŭzita de tertremo kaj cunamo en Japanio, registaroj de multaj landoj esprimis, ke la nuklea-elektra akcidento ne influos ilian planon pri disvolvo de nuklea elektro.
En la 15-a de marto en ĉefstabejo de Internacia Atom-Energia Agentejo en Vieno, Yukiya Amano, ĝenerala direktoro de la agentejo esprimis, ke la serioza tertremo de Japanio detruis japanan nuklea-elektran instalaĵon, tamen tio ne signifas, ke oni devas forlasi pacan utiligon de nuklea energio, inkluzive de nuklea elektro.
Ankaŭ la registaroj de Usono, Francio, Nederlando, Norvegio, Italio, Hispanio, Bulgario, Pollando, Malajzio kaj Turkio esprimis, ke la akcidento ne influos ilian disvolviĝon en nuklea energio.