Vizitu Forumon

Akcidento de japana nukle-energia centralo ne influas la akvojn de Ĉinio

(GMT+08:00) 2011-03-18 10:17:23
En la 17-a de marto nacia oceana prognozejo de Ĉinio diris, ke en la venontaj 3 tagoj radioaktivaj poluciaĵoj el la japana nukle-energia centralo disvastiĝos al la sudoriento kaj ne influos la akvojn de Ĉinio en la proksima estonteco.

Laŭ situacio de atmosfera kaj oceana cirkuladoj, la prognozejo analizis, ke la akvoj proksime al Fukushima fluas al la sudoriento pro la influo de la borda fluado. Nun la radiaktivaj poluciaĵoj atingintaj la maron nordoriente de Tokio flosas orienten pro la influo de la nigra tajdo kaj eniras en oceanon. Tio ne influas ankaŭ la akvojn de Ĉinio en la proksima estonteco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto