Vizitu Forumon

Sekureca Konsilio decidis starigi flugo-malpermesan zonon en Libio

(GMT+08:00) 2011-03-18 11:31:44

La 17-an de marto la Sekureca Konsilio de UN decidis per rezolucio starigi flugo-malpermesan zonon en Libio. Ĝi postulas al koncernaj landoj preni ĉiajn necesajn rimedojn por protekti libiajn civilulojn kaj loĝkvartalojn kontraǔ armitaj atakoj kaj danĝeroj.

Matene de tiu tago la Sekureca Konsilio okazigis voĉdonon pri projekto de rezolucio, prezentita de Francio, Libano, Britio kaj Usono. La rezulto montris, ke 10 el la 15 membroj de la Sekureca Konsilio faris pozitivan voĉon, kaj Ĉinio, Rusio, Hindio, Germanio kaj Brazilo donis sindetenon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto