Vizitu Forumon

Monofero de diversaj rondoj al japanaj suferintoj de tertremo

(GMT+08:00) 2011-03-18 16:21:17

Post la granda tertremo kaj cunamo en Japanio la ĉina registaro tuj liveris al Japanio materialojn de la humana helpo je la varloro de 30 milionoj da juanoj kaj sendis savpteamon por helpi batalon kontraǔ la katastrofo. Poste Ĉinio liveris al Japanio 20 000 tunojn da brulaĵa oleo laǔ la peto de la japana registaro. Samtempe diversaj rondoj de Ĉinio donacas monon al la japanaj suferintoj.

La 11-an de marto en Japanio okazis granda tertremo kaj cunamo. La katastrofo alportis grandan perdon. Tuj post la tertremo la Ĉina Societo de Ruĝa Kruco komencis la kontakton kun la japanaj kolegoj kaj tre zorgas pri la situacio. La 12-an de marto al la Ĉina Societo de Ruĝa Kruco liveris al Japanio urĝan helpon de miliono da juanoj. Ĝis nun ĝi jam liveris al Japanio 6 milionojn da juanoj. En Ĉinio multaj homoj tre zorgas pri informoj el Japanio, kaj retejoj starigis specialajn paĝojn pri la batalo kontraǔ la katastrofo. Oni esprimas simpation kaj kondolencon al la japana popolo. Sinjoro Yang Wei, ordinara laboristo, diris, ke li havas profundan simpation al la japanaj suferintoj kaj volas helpi ilin per sia eblo. Li diris: "La tertremo okazinta en Japanio estas katastrofo por la tuta mondo, tial ĉiu konscienca homo devas etendi la helpan manon. Mi esperas, ke pli da ĉinoj kontribuos."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto