La 18-an de marto japana ministro pri eksteraj aferoj Takeaki Matsumoto diris, ke li kore dankas ĉinajn gvidantojn kaj la ĉinan popolon por la simpatio kaj helpo al japanaj suferintoj de la tertremo kaj esperas, ke la du landoj riĉigu enhavojn de la strategiaj reciprokprofitaj rilatoj.
Akceptante intervjuon, Takeaki Matsumoto diris, ke post la tertremo ĉinaj gvidantoj Hu Jintao kaj Wen Jiabao kaj la ĉina popolo esprimis simpation al Japanio, sendis internacian savteamon kaj liveris helpajn materialojn kaj monodonacon, tial Japanio esprimas dankon kaj respekton.